top of page
  • Anatole R.

Esperanto : Kiel la plej facila lingvo en la mondo povus helpi nin interparoli kun la alilandanoj


La flago de Esperanto


KLARIGAĴO - Lingvo pli facilega ol la angla alvokiĝas fariĝi la sekva internacia lingvo.


“Ĉu vi parolas Esperanton?” Eblas ke vi aŭdos ĉi tiun frazon post iom da tempo. Kaj eĉ homoj kiuj neniam sciiĝis pri Esperanto povas normale pli-malpli kompreni ĝin… Tio estas normala : Esperanto, la lingvo en kiu ĉi tiu frazo estas skribita, estis elpensita por esti facilege lernita kaj komprenita de iu ajn! Ĉio komenciĝis en la 1870-jardeko, kiam la pola oftalmologo L. L. Zamenhof bedaŭras la tempo kaj laboro kiun la homoj devis uzi por lerni lingvojn. Li tiam ekpripensas krei internacian kaj justan lingvon : tiel naskiĝis Esperanto. Unu el la ĉefaj avantaĝoj estas ĝia ekstrema facilo : estas nur malmulte da reguloj, kaj neniu escepto. Ekzemple, por la konjugacio, la finaĵoj estas ja minimumaj (-is por la estinteco, -as por la estanteco, -os por la estonteco, kaj ĝi estas tiel por ĉiuj personoj... Ĝi tute malsamas la “grupoj” kaj nenombreblaj esceptoj de la franca!)

Maldekstre, la vorto en Esperanto; dekstre, la originala vorto en la koncerna lingvo.


Cetere, Esperanto estas justa lingvo. Oni ofte erare pensas ke igi esperanton internacia lingvo estas senutile, ĉar la angla jam havas tiun funkcion; sed tio malpravas. Esperanto estas lingvo kiu ja apartenas al neniu popolo, ĝi estas lingvo de neniu lando: tiel ĝi estas lingvo por ĉiuj. La angla kiel internacia lingvo donas avantaĝon ĉiuj denaskaj parolantoj de la angla, ĉar tiuj ne devas lerni aliajn lingvojn krom sian propran lingvon. Sekve, oni sentus sin malavantaĝa dum parolado kun anglaparolanto, ĉar tiu iel ĉiam parolus pli lerte ol vi, kaj ne devus iam tralerni multajn longajn horojn. Parenteze, koncerne longajn studadajn horojn, unu el ĝiaj ĉefaj avantaĝoj de la Esperanto estas ĝia facileco, kiu ebligas fluan paroladon okoble pli rapide ol la angla, aŭ iu ajn nacia lingvo!

Krome, la angla havas multajn nevideblajn malfacilaĵojn : la leteron “A”-n oni prononcas kun deko da malsamaj manieroj, kaj la finaĵo “-ough” havas ses apartajn prononcojn… Kiel maloportune! En Esperanto, ĉiu litero havas nur unu prononcon: oni certe ne povas erari! Reciproke, kiam oni aŭdas vorton, oni senriske scipovas literumi ĝin…

Sed ni sufiĉe parolis pri la simpleco de la lingvo. Kion povus alporti al ni lerni ĝin? Nu, atendante ĝian adopton kiel internacian lingvon, ni jam povas gajni abundajn avantaĝojn. Unue, oni pruvis ke Esperanto ebligas ĉiun ajn lerni aliajn fremdajn lingvojn multe pli rapide. Neeviteble, Esperanto ĉerpis siajn gramatikon kaj leksikon el multaj aliaj lingvoj, tiel Esperanto instigas iun ajn al pli bone kompreni gramatikon, kaj vortfaradon ĝenerale... Esploro pruvis ke, se iu volus lerni la anglan, tiu kiu studinte Esperanton dum 100 horojn, studis la lingvon de Shakespeare dum 500 horoj havas pli bonan nivelon ol aliulo kiu studus nur la anglan dum 600 horojn... Kvankam la lerntempo estas la sama.

Esperante: Du similaj provekzempleroj ricevis po 4 horojn da kursoj semajne. La unua grupo ricevis 800 h da kursoj en la angla. La dua ricevis 104 h da kursoj en Esperanto kaj poste en la angla. La dua antingas similan nivelon kun la unua post 505 h kaj tiam superas ĝin (800 h por la unua provekzemplero egalas tiel 739 h por la dua!)



Fremdaj lingvoj ne estas facilaj kaj oni rapide povas senmotiviĝi. Sed esperanto estas tiel simpla ke ĝi redonas memfidon: oni ekkonscias ke oni kapablas lerni lingvojn, kaj fakte ŝatas tion. Aldone, oni povos renkonti esperantistajn geamikojn dum Universalaj Kongresoj aŭ per la reto; gastiĝi ĉe aliaj esperantistoj kiam vi iras alilanden, per la apo Pasporta Servo, fari renkontiĝojn,... Iuj uloj renkontis la amon de siaj vivoj danke al tiu ĉi lingvo! Ni ne forgesu ke lerni lingvon malfruigas la Alzheimer-malsanon de 4 jaroj, elvolvas kreemon, plibonigas vian kariertabelon… Mallonge dirite, la avantaĝoj estas nenombreblaj!


Vi verŝajne pensas ke tiel facila lingvo nur povas esti malriĉa kaj seninteresa, sed tio estas la tuta malo de Esperanto! Simpleco kaj riĉeco ne estas nedisigeblaj, kaj Esperanto funkcias tiel, kiel oni povas uzi ĝin en interesa maniero. Ekzemple, por emfazi vorton kaj pluigi ĝian sencon, oni almetas la sufikson -eg- antaŭ la finaĵo (granda iĝas grandega; aŭ la verbo ridi iĝas ridegi). Esperanto posedas multegajn sufiksojn kaj prefiksojn kiujn permesas nuancigi la sencon de vortoj kiujn ni uzas, kaj eldiri kun ekzakteco tiun, kiun oni celas diri. Se vi ĝojas, vi povas diri « Mi estas feliĉa. » Sed se vi vivas la plej bonan tagon de via vivo, vi povas almeti la -eg- sufiksojn kaj diri « Mi estas feliĉegegega! » Pri la kvanto de -eg- kiun vi povas aldoni… Ne vere estas limito, vi povas ja skribi tutan libron plenigita de -eg- unu post la alia, se vi deziras tion…

Se vi vidas kanisedon en la strato, vi povas nomi ĝin “hundo”. Sed se tiu hundo agresas vin kaj mordas vian femuron, vi povas kolere nomi lin aldonante la malŝatan sufikson -aĉ- : “Hundaĉo!”. Vi alvenas ĉe viaj avoj en la kamparo, kaj malkovras ilian domon, de tre malbona kvalito… Tiam vi povas diri “Kio estas tiu domo?!”. Unuvorte, Esperanto permesas fari multe da aferoj, kaj ĝi parenteze estas lingvo ege pli riĉa ol multaj naciaj lingvoj.


Mi esperas ke mi suksesis konvinki vin pri la bonaĵoj de tiu ĉi lingvo. Kiel diris Tolstoj, « La aferoj, kiujn faros ĉiu homo de nia eŭropa mondo, dediĉante iom da tempo por lerni Esperanton, estas tiel malgrandaj, kaj la rezultoj, kiuj povas elsekvi, se ĉiuj ellernos tiun ĉi lingvon, estas tiel grandegaj, ke oni ne povas ne fari tiun ĉi provon. »

Se vi ŝatus komenci la lernadon, multegaj rimedoj ekzistas ĉe la interreto: la retejo Lernu! (lernu.net) estas laŭ mi la plej bona: oni lernas solidan bazon, leksikon kaj malkovras la esperantan kulturon sekvante rakonteton en Esperanto. La retejo Duolingo ankaŭ liveras kursojn por franca-/angla-parolantoj (sed tio tute ne estas la pli efika metodo). Onii ankaŭ povas aliĝi al interretaj komunumoj kaj renkonti aliajn Esperantistojn. Ekzistas Discord servilo (https://discord.gg/x93gkvF), Reddit forumo (https://reddit.com/r/Esperanto), WhatsApp kaj Facebook grupoj,... Ĝi ja estas viva lingvo, precipe sur la interreto! Do ne hezitu lanĉi vin, vi ne bedaŭros ĝin! (NB.: La originala artikolo estis en la franca, kaj poste mi tradukis ĝin al Esperanto. Tial tiu ĉi peco de la artikolo ne vere havas sencon.)


Bonan ŝancon!



Bildaj kreditoj (en la ordo de la artikolo) :

Ekstrakto de la libro Parlons Espéranto (Ni parolu Esperanton) de Jacques Joguin


267 vues
Posts à l'affiche
  • Instagram
bottom of page